En La Spegulo - Persone

En La Spegulo - Persone

Альбом
En La Spegulo
Год
2016
Язык
`esperanto`
Длительность
275400

Abaixo está a letra da música En La Spegulo , artista - Persone com tradução

Letra da música " En La Spegulo "

Texto original com tradução

En La Spegulo

Persone

Amiko mia lacas, sed sekretas la kial'

Li ploras dum la nokto, cerbumas dum la tag'

Li tenas la rideton ĉiutage en labor'

Kaj diras al neniu pri la sent' en sia kor'

Sed en la dormoĉambro rigardante al spegul'

Li vidas la profundon de la tim' en la okul'

--Refreno--

Helpu min, mi volas for de tiu sento

Vidu min, mi staras sola tie ĉi

Respondu min, ĉu iam venos la momento

Kiam mi vidas la bluan ĉielon super mi

Li sidas en silento, apud li senhoma seĝ'

Li rigardas trafenestre al la falanta neĝ'

La vivo ne ŝanĝiĝas, ĝi persiste iras plu

Ondante tra la tempo kun impet' en sia flu'

Sed iam li eĉ kredis, ke li venis al la fin'

Kiam ploris li feliĉe en la brakoj de knabin'

Li kuras sur la stratoj lumigataj de la lun'

La pensoj ĉirkaŭflugas kiel pigoj en aŭtun'

Ĉu devas mi mensogi aŭ rakonti pri la ver'

Ĉu mi agu laŭ la sentoj, ĉu mi fajfu pri fier'

Sed kion ajn mi faras, tamen samas la efik'

Ke ĉiukaze faros mi malbonon al amik'

--Refreno--

Helpu min…

Mais de 2 milhões de letras

Músicas em diferentes idiomas

Traduções

Traduções de alta qualidade para todos os idiomas

Busca rápida

Encontre os textos que você precisa em segundos