Abaixo está a letra da música Se la cerbo volas , artista - Persone com tradução
Texto original com tradução
Persone
Mi alvenis ĝustatempe
Por la granda sensaci'
Steloj brilis firmamente
Kiam ŝi sidiĝis apud mi Kaj ŝi diris: Ĉu vi sentas la mirakon de progres'?
Ni lin ĉiuj povas sekvi, kaj mi diris: Certe jes
Se la cerbo volas
Se la korpo povas
Se la tempo sufiĉas
Kaj ĝusta vento blovas
Post ĉiela promenado
Ŝi revenis al la ter'
Por matenmanĝ' kun marmelado
Kaj prudenta malaper'
Kaj ŝi diris: Nun mi iru ĉiam superen kaj sen ĉes'
Ni atingos ajnan celon kaj mi diris: Certe jes
Se la cerbo volas
Se la korpo povas
Se la tempo sufiĉas
Kaj ĝusta vento blovas
Ĉu ni ŝargu niajn ĉakrojn en etera katedral
Ĉu ni flugu Siriusen sur delfeno de kristal'
Se la cerbo volas
Se la korpo povas
Se la mono sufiĉas
Kaj ĝusta vento blovas
Músicas em diferentes idiomas
Traduções de alta qualidade para todos os idiomas
Encontre os textos que você precisa em segundos