La Leviĝo De La Lun' - Persone

La Leviĝo De La Lun' - Persone

Альбом
Povus Esti Simple
Год
2016
Язык
`esperanto`
Длительность
404500

Abaixo está a letra da música La Leviĝo De La Lun' , artista - Persone com tradução

Letra da música " La Leviĝo De La Lun' "

Texto original com tradução

La Leviĝo De La Lun'

Persone

Estas mi kaptita en amasmalliberej'

Mi estas prizonulo de la tago

Mi ne kuraĝas movi min

Ĉar en la taga lum'

Montriĝas ĉiu mia ago

Ĉiu eta movo, ĉiu paŝo sur la strat'

Ĉiam min observas la okuloj

Kaj kreskas ĝis paniko

La malbeno de solec'

Meze de aliaj prizonuloj

Sed je sunomalleviĝ'

Mi liberiĝas de la pun'

Kaj ĝuas vian amon

Finfine

Je la leviĝo de la lun'

Ĉiam ĉirkaŭstaras min la muroj de malkaŝ'

Mi estas prizonulo de la tago

Mi ne kuraĝas movi min

Ĉar en la taga lum'

Montriĝas ĉiu mia ago

Sed venos tempo, kiam mi rigardas al la sun'

Kaj vidas ĝin proksime al la tero

Kaj tiam mi komprenas ke post ne tro longa temp'

Venos ĝojo, venos nun vespero

Ĉar je sunomalleviĝ'…

Kiam la luno brilas tra via fenestro

Li estas la sola kiu rigardas nin

Sed mi bone konas la vizaĝon de l' ĝentila noktoestro

Nenion li diros neniel mi timas lin

Ĉar je sunomalleviĝ'…

Mais de 2 milhões de letras

Músicas em diferentes idiomas

Traduções

Traduções de alta qualidade para todos os idiomas

Busca rápida

Encontre os textos que você precisa em segundos