Mondo Aŭ Mi - Persone

Mondo Aŭ Mi - Persone

Альбом
Povus Esti Simple
Год
2016
Язык
`esperanto`
Длительность
239700

Abaixo está a letra da música Mondo Aŭ Mi , artista - Persone com tradução

Letra da música " Mondo Aŭ Mi "

Texto original com tradução

Mondo Aŭ Mi

Persone

Lernu de la histori'

Demandoj kreskas el la respondoj

Ĉu vi antaŭvidis tion ĉi?

Ĵus falis muroj, nun falas bomboj

Vorto kontraŭ vorto, viv' por viv'

Lasas nin kun nigra perspektiv'

--Refreno--

Mi ne postulas ĉiujn respondojn

Nek la klarigon al ĉio ĉi

Respondu nur tion: Kiu frenezas?

Ĉu la mondo aŭ mi?

Milionuloj sen kompat'

Nur devus honti, sed fanfaronas

Lasas nin en povra stat'

Jes, nian mondon mi ne rekonas

Vorto kontraŭ vorto, viv' por viv'

Lasas nin kun nigra perspektiv'

--Refreno--

Finfine malkonstruis ni la muron

Sed kio estis do la sekva paŝ'?

Al ĉiu domo ŝlosi la seruron

Dividi la popolojn per fosaĵ'

--Refreno--

Mais de 2 milhões de letras

Músicas em diferentes idiomas

Traduções

Traduções de alta qualidade para todos os idiomas

Busca rápida

Encontre os textos que você precisa em segundos